top of page

Mia Vivprotokolo

 

Mi naskiĝis en 1944 en Germanio. De 1966 ĝis 1971 mi loĝis kaj studis en Parizo. Inter 1971 kaj 1973 mi tradukis kvin librojn el la franca en la germanan. En 1974 mi elmigris al Brazilo, kie mi vivas ekde tiam en la ĉefurbo Braziljo. Mi estis instruisto de la germana kaj pli malfrue de leksikografio. Mi magistriĝis pri Lingvistiko en 1990 kaj doktoriĝis en 2003 pri Leksikografio. Mi estas la aŭtoro de jenaj portugallingvaj verkoj: Curso Básico de Alemão [Baza Kurso de la Germana] (1983), Alemão para Brasileiros [La germana por brazilanoj] (1988-1989), Gramática Alemã [Gramatiko de la Germana] (1992), Dicionários: Uma pequena introdução à lexicografia [Vortaroj: Malgranda enkonduko al la leksikografio] (2004), O Uso de Dicionários [La uzo de vortaroj] (2006), Panorama geral da Lexicografia Pedagógica [Ĝenerala Prezento de la Pedagogia Leksikografio] (2008).

 

Inter 2005 kaj 2020 mi estas membro de la Teozofia Societo en Brazilo, en kiu mi faris plurajn (portugallingvajn) prelegojn (kiuj estas nun plejparte en Jutubo). El la angla mi tradukis en la portugalan la libroj Fundamentos de Teosofio [Fundamentoj de Teozofio] (de C. Jinarajadasa), A História da Sociedade Teosófica. Vol. 2. Os Primeiros Anos na Índia [La Historio de la Teozofia Societo. Vol. 2. La unuaj jaroj en Hindio] (de Henry S. Olcott) kaj A História da Sociedade Teosófica. Vol. 1. H.P. Blavatsky e o início do movimento teosófico [La Historio de la Teozofia Societo. Vol. 1. H. P. Blavatsky kaj la komenco de la teozofia movado] (de Henry S. Olcott).

 

Esperanton mi eklernis memstare antaŭ proksimume tridek jaroj, sed mi dediĉas min al ĝi nur  ekde la fino de 2013, kiam mi decidis partopreni unuafoje en Universala Kongreso de Esperanto (en Bonaero, 2014).

Inter aŭgusto de 2014 kaj julio de 2020 mi kunlaboris en la retejo “Esperanta Retradio” (www.esperantaretradio.blogspot.com), skribante kaj laŭtlegante unu Esperantan tekston ĉiusemajne.  (Vidu la liston de ĉiuj miaj artikoloj en Listo de miaj artikoloj ĝis 2020.07.15)

Je la fino de 2014 mi kreis la retpaĝaron www.teozofioesperante.org

En 2016 mi ellaboris kaj metis en Jutubon 5 portugallingvajn videojn titolitajn "Visão Geral do Esperanto" (Ĝenerala Superrigardo pri Esperanto): https://www.youtube.com/watch?v=9Xd44Z0e6sQ.

En 2017 mi faris dum la 52a Brazila Kongreso de Esperanto la prelegon "La rilatoj inter Esperanto kaj Teozofio". La saman jaron mi ellaboris kaj metis en Jutubon 25 portugallingvajn videojn titolitajn "Mais um Curso Básico de Esperanto" (Plia Baza Kurso de Esperanto): https://www.youtube.com/watch?v=uNl64_KXubs 

En 2018 mi faris dum la 53a Brazila Kongreso de Esperanto la prelegojn "Interferoj de la portugala dum lernado de Esperanto" kaj "Facilaĵoj kaj malfacilaĵoj en Esperanto".

 

La saman jaron mi publikigis la libron Teozofio - Kolekto de novaj kaj malnovaj tradukaĵoj kaj tradukis po 1 tekston por tri numeroj de Unesko-Kuriero.

En 2019 mi faris dum la 54a Brazila Kongreso de Esperanto la prelegon "Polisemio en la leksiko de Esperanto".

 

En 2020 mi metis plurajn el miaj artikoloj – skribitaj por la Esperanta RetRadio – kaj kelkajn novajn en mian kanalon "Esperanto/Esperanta Retradio/Welker" (https://www.youtube.com/channel/UCt0ePHh3qXnft26FDspkUbQ). En tiu kanalo estas nun pli ol 172 videoj.

Ĝis nun estis publikigitaj 10 artikoloj miaj en Esperantaj revuoj.

bottom of page